Promeskampanjo pri Esperantaj muzikaj KD-j = nova modelo por aperigo de
Esperantaj muzikdiskoj.
Vinilkosmo esploras pli aktivan, partoprenigan, kaj sukcesan manieron por
produkti kaj eldoni novajn diskojn de esperantistaj artistoj, kaj invitas
la muzikŝatantojn rekte helpi por decidi kiujn promesprojektojn Vinilkosmo
produktu kaj eldonu.
Pro tio Vinilkosmo decidis lanĉi ĉi tiun "promes-kampanjon" en kiu estas
prezentitaj diversaj eldonprojektoj, kaj por kiuj homoj faru aĉetpromeson
por povi ilin eldoni. Estos eldonitaj sur KD-oj nur la projektoj kiuj
ricevos sufiĉan kvanton de aĉetpromesoj por kovri la produkto- kaj
eldonkostojn.
Se minimuma kvanto por promesprojekto ne estos atingita, Vinilkosmo tamen
esploros ĉu eblos oferti la promesprojekton kiel elŝutaĵon en la
Vinilkosmo-elŝutejoj.
Kompreneble se ne kolektiĝos sufiĉaj promesoj, la projektoj ne aperos;
tio dependos de vi kaj de viaj deziroj.
Vi trovos en ĉi tiu ligo http://goo.gl/5pvMO, dokumenton por
antaŭmendi la albumojn ĉu fizike (KD), ĉu elŝute laŭ formatoj MP3,
OGG, kaj FLAC. Sufiĉas indiki, laŭ via opinio prefere kiuj diskoj estu
eldonitaj.
Povas esti ke pluaj proponoj de aliaj artistoj alvenos, tiuokaze ni
publikigos specialajn informojn.
Ĝisdatigita listo de la aktualaj projektoj en la promeskampanjo
subtenindaj
- La Perdita Generacio - 3a albumo (pop rokfolko, Svedio)
- Jonny M (regeo, Germanio) 1a albumo por
- Kore - 3a albumo (piano-kanto, Francio)
- Krio de Morto - Nova albumo (industria-elektronik-metalo, Pollando)
- Amindaj - 2a albumo (tradicia kuba muziko, Salso, Kubo)
- JoMo - 4a albumo (poprokfolko, Okcitanio)
- baRok' – 1a albumo - (Metala muziko, Brazilo)
- Ĵak Le Puil - Nova albumo (kanzono, Francio)
- Platano, de La Pafklik. (hiphopo / repo, Francio)
- Martin kaj la talpo - 2a albumo (Poproko, Svedio)
- Supernova – 2a albumo (roko / peza roko / metalo, Brazilo)
- Dolchamar – 4a albumo (elektonika poproko, Finnlando)
Ni antaŭdankas vin pro via aktiva partopreno kaj subteno por la eldonado
de Esperanto-muziko.
Plej muzike salutas, Floréall Martorell, Flo!
Vinilkosmo: http://www.vinilkosmo.com
L.S. / Ret-Info